Esperantlingvaj aldonaĵoj por SeaMonkey

Jenaj aldonaĵoj estas esperantlingvaj:

  1. Etendaĵoj
    • Adblock Plus
      Adblock Plus daŭre malebligas la elŝuton de reklamelementoj de retejoj, kiel ekz. reklamrubandoj, kiuj nenecese plilongigas elŝutojn.
      Aktuala versio: 7.5.3 por SeaMonkey 1.0 - 2.0a1
      Originala retejo (angle)
      elŝuti
      CustomizeGoogle
      CustomizeGoogle estas etendaĵo, kiu plibonigas serĉrezultojn de Google per aldonaj informoj (ekz. ligiloj al Yahoo, Ask, MSN ktp.) kaj forigo de nedezirataj informoj (kiel reklamo aŭ spamo). Ĉiuj funkcioj estas laŭvolaj kaj simple agordeblaj.
      Aktuala versio: 0.70 por SeaMonkey 1.0 - 2.0.*
      Originala retejo (angle)
      elŝuti
      Image Zoom
      Ĉi tiu etendaĵo ebligas zomadon de bildoj sur retpaĝoj. Post instalado la funkcioj estas disponeblaj en la kunteksta menuo Se vi aktivigas la opcion "Ebligi funkciojn por malloka zomo" en la opcioj de Image Zoom (Redakti-->Agordoj...-->Image Zoom), vi vidos la funkciojn de Image Zoom ankaŭ en la menuo Vidi-->Zomi bildon (100%).
      Aktuala versio: 0.4.6 por SeaMonkey 2.0 - 2.0.*
      Originala retejo (angle)
      elŝuti
      MessageIdFinder
      Per ĉi tiu etendaĵo vi trovas apartenan mesaĝon en novaĵgrupoj sur diversaj serviloj aŭ per serĉiloj helpe de la mesaĝo ID pere de la kunteksta menuo.
      Aktuala versio: 2.0.0 por SeaMonkey 1.0 - 1.1.*
      Originala retejo (angle)
      elŝuti
      NoScript
      Per la etendaĵo NoScript vi povas permesi aŭ malpermesi ĜavaSkripton, Ĝavon kaj ankaŭ kromprogramojn.
      Aktuala versio: 2.3.8 por SeaMonkey 2.0 - 2.12a1
      Originala retejo (angle)
      elŝuti
  2. Vortaroj
    • Esperanta vortaro
      Per ĉi tiu vortaro vi povas literumi esperantlingvajn tekstojn sur retpaĝoj.
      elŝuti
  3. Serĉiloj