Nova: Programo Mozilla Thunderbird nun ankaŭ en Esperanto!

La instalado de la esperanta lingvopako

  1. Elŝuti la instalotajn dosierojn de Thunderbird
  2. Se vi jam uzas Thunderbird en la angla aŭ alia nacia lingvo, vi bezonas nur la esperantan lingvopakon por esperantigi Thunderbird. Ankaŭ se vi uzas aliajn operaciumojn ol Vindozo kaj Linukso, vi devas elekti ĉi tiun vojon, eĉ se vi volas instali Thunderbird la unua fojon.

    • Elŝuti programajn dosierojn de Mozilla Thunderbird

    La anglajn programajn dosierojn de Mozilla Thunderbird vi trovas ĉi tie.

    • Elŝuti la esperantan lingvopakon

    Elŝutu nun la lingvopakon thunderbird-3.1.9.eo.langpack.xpi.

  3. Instali la esperantan lingvopakon
  4. Elŝutinte la programajn dosierojn kaj la lingvopakon kaj instalinte la programon Thunderbird, vi nun povas instali la esperantan lingvopakon.

    Atentu: La versiaj numeroj de la programo kaj de la lingvopako devas esti la samaj! Aktuale tio estas la versio 3.1.9.

    Startigu Mozilla Thunderbird (ankoraŭ la originala anglalingva versio) kaj iru al Tools (Ilrimedoj) - Add-ons... (Aldonaĵoj). En la dialogo, kiu malfermiĝas nun, alklaku la butonon Install kaj en la fenestro de la poste malfermiĝanta dialogo iru al la dosierujo, en kiun vi elŝutis la lingvopakon kaj elektu la dosieron thunderbird-3.1.9.eo.langpack.xpi. Alklaku la butonon "Open" kaj nun la instala asistilo aperas. Alklaku "Install Now" kaj la lingvopako estas instalata. Por ke ĝi funkciu, vi devas startigi Thunderbird denove.

  5. Ebligi la esperantan lingvopakon
  6. Bedaŭrinde ne estas eble, ke Thunderbird (kiel ankaŭ Firefox) aperas esperantlingve post la restarto. Vi devas ebligi tion mem. Por tio estas tri eblecoj:

    • Aktivigo en la komanda linio aŭ el la simbola ligilo sur la labortablo
    Se vi startigas Thunderbird el la komanda linio aŭ la simbola ligilo sur la labortablo, vi devas plivastigi la programvojon per la opcio -UILocale eo (ne forgesu la streketon!), do:
    C:\Programs\thunderbird\thunderbird.exe -UILocale eo. Anstataŭ C:\Programs\thunderbird\ vi memkombreneble devas uzi vian instalvojon. La ekzempla vojo estas vindoza vojo, sed la opcio estas valida ankaŭ por Linukso.

    • La programetendaĵo Locale Switcher

    La dua ebleco estas la programetendaĵo Locale Switcher de B. Smedberg. La instalado okazas kiel tiu de la lingvopako: Elŝuto de la etendaĵo, startigu Thunderbird, iru al la menuo tools --> Add-ons..., alklaku la butonon Install kaj post sukcesa instalado, restartigu Thunderbird. Post la restartigo de thunderbird vi trovos en la menuo Tools novan menueron: Languages. Se vi aktivigas la menueron, vi vias du submenuerojn por la du instalitaj lingvoj: en-US (United States) kaj eo (Esperanto). Aktivigu Esperanton, restartigu Thunderbird kaj nun vi finfine havas vian Thunderbird en Esperanto!
    La uzo de Locale Switcher rekomendiĝas, se vi volas uzi Thunderbird en pluraj lingvoj. Vi povas tiam komforte ŝalti inter la diversaj lingvoj.

    • La konfigura agordo general.useragent.locale

    La tria ebleco estas iomete kaŝita en la programo. Ĉiu programo el la programserio Mozilla havas kaŝitajn konfigurajn agordojn, kiuj povas esti ŝanĝataj. Sed, ili verdire estas for progresintaj uzantoj. Do startigu Thunderbird, iru al la menu "Tools" kaj poste al "Options..." En la malfermita fenestro klaku supre sur la langeton "Advanced" kaj de tie al la langeto "General" (defaŭlta). Alklaku poste la butonon "Config Editor..." Nun malfermiĝas fenestro kun la titolo "about:config", kiu montras diversajn konfigurajn agordojn, el kiuj kelkaj ankaŭ estas atingeblaj el la programa interfaco. Supre estas eniga kampo kun la nomo "Filter:". Enigu tien jenan esprimon (sen citiloj!): "general.useragent.locale". Kaj vi tuj vidos ĉi tiun agordon antaŭ vi. Elektu ĝin per la dekstra musklavo kaj poste elektu "Modify". Aperos malgranda fenestro kun eniga kampo, en kiu troviĝas la teksto "en-US". Anstataŭigu "en-US" per "eo". Alklaku la butonon "OK" kaj forlasu la konfiguran redaktilon kaj la dialogon "Options...". Restartigu Thunderbird kaj nun Thunderbird startos en Esperanto.